La Cluse-et-Mijoux
La Cluse-et-Mijoux | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
la fortikaĵo
| |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||
Departemento | Doubs | ||
Arondismento | Pontarlier | ||
Kantono | Pontarlier | ||
INSEE kodo | 25157 [+] | ||
Poŝtkodo | 25300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 323 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 59 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 52′ N, 6° 23′ O (mapo)46.8719444444446.3786111111111Koordinatoj: 46° 52′ N, 6° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 837 m [+] | ||
Areo | 22,5 km² (2 250 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Cluse-et-Mijoux [+] | |||
La Cluse-et-Mijoux estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 323 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Pontarlier (france arrondissement de Pontarlier), la centra kaj suda parto de la departemento, kaj al la kantono Pontarlier. La poŝtkodo estas 25300.
Fuorto de Joux
[redakti | redakti fonton]En La Cluse-et-Mijoux situas la fortikaĵo Fuorto de Joux (france Fort de Joux aŭ Château de Joux). La originala fuorto estis mezepoka kastelo, konstruita por la familio De Joux. Tra la jarcentoj ĝi pligrandiĝis. En la fortikaĵo Napoleono Bonaparte enprizonigis Toussaint Louverture, generalo el Haitio. Napoleono elektis tiun lokon kiel malliberejon por Toussaint, ĉar ĝi situas plej for de la maro. Ĉirkaŭ ĝi estas 5 muregoj. Toussaint estis en senfenestra ĉelo. La ĉiĉeronoj asertas, ke la ĉelo estis hejtigita. Tamen per kameno oni eble atingas dek gradojn C, kiam ekstere estas minus 30 °C. Toussaint ne kutimis je tiaj temperaturoj kaj mortis post 8 monatoj en tia loko (1803).